La 29-an de majo en ĉina suda provinco Sichuan, Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, esprimis, ke Ĉinio plenforte faros posttertreman rekonstruadon.
Li tiutage iris al tertreme plagita regiono kaj konsolis tieajn popolanojn. Li postulis, ke lokaj oficistoj plenforte aranĝu loĝadon de plagitaj popolanoj kaj kiel eble plej frue restarigu produktadon. |