china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio daŭrigas helpadon al tertreme plagitaj lokoj de Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-05-31 16:54:13
Nuntempe la internacia socio daŭrigas sian helpadon al la tertreme plagitaj lokoj de Ĉinio.

La 31-an de majo, la pakistana Ruĝa Krescento kontribuis al la tertreme plagitaj lokoj de Ĉinio 3 000 tendojn.

La 30-an de majo, ĉefsekretario de la japana kabineto Machimura Nobutaka proklamis, ke la japana registaro aldone liveros 500 milionojn da jenoj kaj ankaŭ materialojn al la plagitaj lokoj de Ĉinio.

La 30-an de majo, kolombia prezidento Alvaro Uribe Velez esprimis simpation al la ĉina flanko.

En la sama tago, tajlanda princino Maha Chakri Sirindhorn diris, ke ŝi kontribuos 10 milionojn da juanoj de renminbi al la plagitaj lokoj por konstrui elementajn lernejojn de La Espero. Krome ŝi aranĝis urĝan produktadon de mil tendoj por ĉinaj plagitaj lokoj.

Nun la kontraŭkatastrofaj materialoj liveritaj de Egiptio, Francio, Ukrajnio kaj Belorusio al Ĉinio estas sinsekve transportitaj al Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan. Ankaŭ Hungario, Moldovio, Malto, Kosta-Riko, Vjetnamio, Irano, Argentino kaj aliaj landoj liveris la helpojn al Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040