china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj kontribuis plu monon kaj materialojn al plagitaj lokoj
(GMT+08:00) 2008-06-01 17:00:55
En la lastaj tagoj, transmaraj ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj, iuj internaciaj amikaj organizoj kaj personoj plue kontribuis monon kaj materialojn al plagitaj lokoj en la ĉina provinco Sichuan.

Lastatempe, malajziaj diversaj societoj de ĉindevenuloj kaj aliaj establaĵoj okazigis grandan vesperon kaj kolektis monon je preskaŭ 2,2 milionoj da usonaj dolaroj por plagitaj lokoj de la ĉina provinco Sichuan. Cetere, ĉina ambasadorejo en Malajzio jam ricevis monkontribuon el diversaj rondoj je pli ol 7 milionoj da usonaj dolaroj kaj 11 mil tendojn.

En Lisbono, portugalaj organizoj de ĉindevenuloj okazigis beneficon kaj aliajn aktivadojn por kolekti monon por plagitaj lokoj de Sichuan.

En la lastaj tagoj en usona Ĉikago, ankaŭ ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj kaj studentoj sinsekve lanĉis aktivadojn por kolekti monon por plagitaj lokoj. Laŭ unuapaŝa statistiko, la monkontribuo jam superis milionon da usonaj dolaroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040