La 31-an de majo, oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis avizon postulante al diversnivelaj lokaj registaroj, diversaj koncernaj departementoj kaj organizaĵoj fortigi administradon kaj uzadon de mono kaj materialoj kontribuitaj por la kontraŭkatastrofa savado.
La avizo diras, ke post la tertremo de Wenchuan, diversnaciecaj popolanoj de la tuta lando, samlandanoj el Hongkong, Aomen kaj Taiwan, transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigirintaj ĉinoj kaj ankaŭ alilandaj registaroj, internaciaj organizoj kaj internaciaj amikoj faris la malavaran kontribuadon kaj liveris la grandan kvanton da kapitaloj kaj materialoj por la ĉina kontraŭkatastrofa savado. Diversnivelaj lokaj registaroj kaj koncernaj departementoj devas plifortigi organizadon kaj gvidadon, ordigi kontraŭkatastrofan oferadon, bone administri kontribuitajn monon kaj materialojn, kaj efike protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de kontribuantoj, akceptantoj de la oferado kaj favoratoj en la plagitaj lokoj. |