La 1-an de junio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao vizitis plagitojn en la tertreme plagita urbo Longnan de la ĉina okcidenta provinco Gansu.
Posttagmeze de la 1-a de junio, Hu Jintao venis al kontraŭkatastrofaj tendoj antaŭ pordo de la 1-a Popola Hospitalo de la urbo Longnan, kaj salutis vunditajn popolanojn, kuracistojn, flegistojn kaj membrojn de la internacia kuraca taĉmento de Pakistano tie laboranta.
La 31-an de majo, en la serioze plagita gubernio Ningqiang de la urbo Hanzhong en la okcidenta provinco Shanxi, Hu Jintao vizitis la plagitojn kaj sav-laborantojn, kaj esprimis la festan gratulon al la geknaboj kaj infanoj de la tertreme plagitaj lokoj kaj aliaj lokoj de la tuta lando kaj al la por-infanaj laborantoj antaŭ la Internacia Infana Tago la 1-a de junio.
Hu Jintao diris, ke la ĉina registaro bone aranĝos la plagitajn popolamasojn kaj helpos ilin restarigi produktadon kaj rekonstrui la hejmlokon.
|