Posttagmeze de la 2-a de junio, Novaĵ-Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis, ke ĝis la 12-a horo de tiu tago, forta tertremo en Wenchuan, gubernio de ĉina provinco Sichuan, kaŭzis viktimiĝon de 69 019 homoj, vundiĝon de 373 573 kaj perdiĝon de 18 627. Cetere, sume 45,55 milionoj da homoj estas plagitaj en la tertremo.
|