La 2-an de junio en Pekino, proparolanto de ĉina Ministerio pri Sano Mao Qun'an diris intervjuate de ĉina registara retejo, ke nuntempe 16 112 profesiaj homoj sin dediĉas al higiena imunigo en tertreme plagitaj regionoj por garantii ne-aperon de grava epidemio post la katastrofo.
Mao Qun'an diris, ke la profesiaj homoj kovras ĉiujn plagitajn regionojn kaj ĉiujn guberniojn kaj vilaĝojn de plagitaj lokoj. Ĉiu vilaĝo havas unu aǔ tri imunigantojn kaj gubernioj kaj vilaĝoj havas imunigajn specialistojn kaj profesiulojn por gvidi la imunigadon. |