Ĝis nun la Organiza Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio asignis al lokoj trafitaj de la tertremo 1 200 milionojn da juanoj el "speciala kotizo de la partia membreco".
Ĝis la 1-a de junio en diversaj lokoj de la tuta lando membroj de la Partio memvole kontribuis per "la speciala kotizo" je la sumo de pli ol 5,1 miliardoj da juanoj; ĝis la 12-a horo de la 2-a de junio jam 2,5 miliardoj da juanoj atingis la konton, starigitan de la Organiza Departemento por "la speciala kotizo" helpa al la kontraŭtertrema savado. |