De la lastaj tagoj, iuj registaroj, popolaj organizoj kaj internaciaj organizoj plue esprimas konsolon kaj liveras helpon al la katastrofejo en Sichuan-provinco.
Siria ĉefministro Muhammad Naji Otri telefonis al ĉina ĉefministro Wen Jiabao por esprimi konsolon pri la tertremo en Wenchuan. En la nomo de la registaro de Federacio de Arabaj Emirlandoj li liveris 50 milionojn da usonaj dolaroj.
La 5-an de junio, prezidanto de Organiza Komitato de 18-a Monda Virina Pinta Konferenco Irene Matividad esprimis profundan simpation kaj konsolon al plagitaj virinoj kaj infanoj reprezentante la pintan konferencon. La konferenco decidis liveri 5 mil usonajn dolarojn al la katastrofejo kaj establis fonduson pro plue kolekti monon. |