La 7-an kaj la 8-an de junio, Ĉinio okazigos la landan unuecan ekzamenadon de gimnaziaj diplomiĝintoj por eniri en altlernejojn. Por garantii, ke ekzamenatoj el tertreme plagitaj lokoj havu la saman ŝancon esti akceptataj de la dezirataj universitatoj, la ĉina Ministerio pri Edukado postulas al diversaj altlernejoj bone fari la planon pri rezervo.
En 57 gubernioj de la provincoj Sichuan kaj Gansu, kiuj suferis pli seriozan tertreman katastrofon, troviĝas 120 mil gimnaziaj diplomiĝintoj ĉijare. Nuntempe diversaj altlernejoj reguligas la studento-varban planon, kaj la proporcio de varbotaj studentoj el la plagitaj lokoj de la provinco Sichuan okupas almenaŭ 20% de la totala nombro de varbotaj studentoj en la tuta provinco.
Kvankam la ekzamena dato estas devigite prokrastita pro la tertrema katastrofo, tamen la gimnaziaj diplomiĝintoj en la plagitaj lokoj ne malstreĉis la penadon. |