La 6-an de junio usona prezidento Bush diris, ke la ĉina registaro profunde impresis lin per fortaj rimedoj en la savado kontraŭ la tertremo en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan, kaj esprimis kontenton pro la progreso de la ĉina savado.
Tiutage li ĉeestis al kunveno de la taksado pri longperioda helpo kaj postulado de rekonstruado en la lokoj trafitaj de la tertremo en Ĉinio, okazigita de usonaj bonfaraj institucioj, industriaj rondoj kaj neregistaraj organizoj. Li diris, ke la tertremo en la ĉina gubernio Wenchuan estas grava natura katastrofo, kaj la ĉina registaro montris firman kapablon en la gvidado de la kontraŭkatastrofa savado. Li diris ankaŭ, ke la usona popolo zorgas pri ĉinaj suferintoj same kiel pri siaj gefratoj.
La usona Ruĝa Kruco anoncis en la kunveno, ke ĝi refoje oferos 10 milionojn da usonaj dolaroj al Ĉinio. |