Raportisto informiĝis el Ĉina Asocio de Eksterkapitalaj Entreprenoj, ke laŭ ne tuta statistiko, ĝis la 5-a de junio, eksterkapitalaj entreprenoj en Ĉinio, translandaj kompanioj kaj entreprenoj de Hongkong, Aomen kaj Taiwan jam liveris monon kaj materialojn al katastrofejo en Sichuan je pli ol 3,6 miliardoj da juanoj de renminbi.
Vicestro de la asocio Liu Zhiben esprimis, ke la materialoj liveritaj de tiuj entreprenoj inkludas aŭtojn kontraŭ katastrofo, specialajn aparatojn, kuracajn aparatojn kaj medikamentojn. Li esprimis, ke la eksterkapitalaj entreprenoj ankaŭ establos lernejojn, hospitalojn, elektrostaciojn en katastrofejo por subteni postkatastrofan konstruadon. |