china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Glate iras ellaso de inundo el obstaklita lago ĉe Tangjiashan
(GMT+08:00) 2008-06-08 17:45:01

Raportisto informiĝis de la komanda centro pri riskinformado kaj danĝerelimino de la obstaklita lago ĉe Tangjiashan, ke la 7-a de junio je 8 minutoj post la 7-a horo la lago komencis ellasi inundon tra fosita kanalo; nun la ellaso de inundo iras glate.

Ĝis la 15-a horo de la 8-a de junio la flukvanto atingis ĉirkaŭ 21,5 kubajn metrojn ĉiusekunde.

Montŝoviĝo kaŭzita de la tertremo obstaklis riveron kaj formis ĝin granda lago ĉe Tangjiashan je 3 kilometroj for de la gubernio Beichuan Por eviti digrompiĝon, pli ol 200 miloj da loĝantoj en la malsupra baseno de la lago estas evakuitaj al sekuraj lokoj. Konstrubrigado fosis kanalon longan je pli ol 400 metroj por la ellaso de inundo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040