La 8-an de junio en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, fondiĝis la ĉina oficejo por prevento kaj rego de la endoma medipoluo dum la kontraŭtertrema savado.
Tiutage Song Guangsheng, direktoro de la ĉina komisiono pri monitorado de endoma medio, akceptis telefonan intervjuon de raportisto. Li diris, ke la oficejo havas la ĉefan taskon preventi kaj regi la endoman medipoluon de portempaj loĝejoj kaj nove konstruitaj domoj por suferintoj en la provinco Sichuan kaj ĝiaj najbaraj regionoj trafitaj de la tertremo. |