La 9-an de junio en la urbo Chengdu, oficisto de la departemento pri civilaj aferoj de la ĉina provinco Sichuan diris, ke pro la forta tertremo okazinta en la gubernio Wenchuan de la provinco, aperis 4 335 orfoj, senparencaj maljunuloj kaj handikapuloj. Nuntempe oni faras konvenan aranĝon por ili.
La ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj kaj la provinca registaro de Sichuan jam difinis la aranĝan principon. Rilate al orfoj, oni prenos 7 aranĝajn metodojn, kiaj familia adopto, lerneja pensionado kaj socia helpado. Rilate al senparencaj maljunuloj kaj handikapuloj, oni aplikos 4 aranĝajn metodojn. Koncernaj departementoj planas konstrui novajn maljunulejojn kaj aliajn sociajn bonstatigajn instituciojn. |