china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Eksa ĉefministro de Germanio: Germanio daŭre subtenos Ĉinion
(GMT+08:00) 2008-06-10 10:05:08

De la 7-a ĝis la 9-a de junio, germana eksa ĉefministro de Germanio Gerhard Schroeder vizitis Taiyuan, urbon de la ĉina Shanxi-provinco kaj aliajn lokojn. Gerhard Schroeder esprimis, ke Germanio daŭre subtenos Ĉinion.

Gerhard Schroeder diris, ke post okazo de la 8-grada tertremo en gubernio Wenchuan, multaj filantropiaj societoj de Germanio, germana ekonomia rondo kaj germana registaro, donis grandan helpon al Ĉinio. Post la tertremo, germana federacia registaro rapide faris multajn helpajn decidojn kaj liveris al Ĉinio abundajn helpajn materialojn, inkluzive de tendoj, kovriloj kaj movebla ambulanco.

Gerhard Schroeder opinias, ke la volo de Germanio por helpi Ĉinion estas tre forta. Kiel amiko de Ĉinio, Germanio subtenas Ĉinion.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040