china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Reaperas strata kulturo de antikva Pekino (foto)
(GMT+08:00) 2008-06-10 16:02:53

Karaj retlegantoj, menciante antikvan kulturon de Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, oni nature pensas pri Imperiestra Palaco, antikva palaco kun 600-jara historio. Fakte sude de la Imperiestra Palaco, pekina qianmen-strato estas unu el lokoj, kie bone konserviĝas kultura fenomeno de antikva Pekino. Lastatempe post serio da rekonstruoj, en la loko reaperas tiama historia aspekto de komerca strato.

Pri la urbpordego Qianmen, ni unue konigas al vi originon de la pekina urbo. En la komenco de la 15-a jarcento, la dinastio Ming decidis preni Pekinon kiel ĉefurbon kaj konstruigi la Imperiestran Palacon kiel centron kaj sud-nord-direktan vojon kiel akson. En la urbo troviĝis 9 urbpordegoj kaj suda urbpordego sur la akso titoliĝas kiel "Qianmen". En kelkcent jaroj de la dinastioj Ming kaj Qing, Qianmen estis plej prospera loko kun granda viveco. Kial? Ĉar ĉefaj registaraj institucioj de tiuj du dinastioj estis ĉe qianmen-strato. Alilokanoj ĝenerale loĝis en tiu loko se ili venis al Pekino. Nature formiĝis komerca strato kun butikoj, restoracioj, amuzejoj kaj hoteloj. Laŭ noto, tiam en tiu loko areanta je kelkaj kvadrataj kilometroj, troviĝis pli ol 140 komercaj haloj. Esploristo de Pekina Relikva Buroo sinjoro Wang Shiren konigis:

"De la 15-a jarcento, qianmen-strato kvinfoje rekonstruiĝis. En la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, la strato estis en plej prospera periodo. Pekinanoj aĝantaj 70-jarojn kaj 80-jarojn havas impreson pri tio."

Aktoro Liang Houmin, kiu estas 68-jara, havas emocion pri qianmen-strato. Li diris:

"Homoj, kiuj longtempe loĝas en Pekino, havas profundan impreson pri la strato. Antaŭ kelkdek jaroj, popolanoj venis al la strato por aĉeti ion kaj sur la strato troviĝis multaj famaj firmaoj. Nun plimultiĝas lokoj por aĉetado, la rolo de qianmen-strato por komerco tago post tago malfortiĝas kaj la strato ne plu estas tiel prospera. Kvankam tiuj firmaoj havas longtempan historion, tamen ilia vendsumo ne povas kompari kun tiu de modernaj magazenoj."

Sekve de socia disvolviĝo, Pekino fariĝas moderna metropolo. En la urbo, ĉie troviĝas novleviĝintaj komercaj kvartaloj, tamen sur qianmen-strato, estas serioze damaĝitaj malnovtipaj konstruoj kaj inter ili 70% estas danĝeraj. Por protekti aspekton de historia kaj kultura fama urbo, en la pasinta jaro, oni komencis grandskalan riparadon kaj ordigadon de qianmen-strato. Antaŭ tio, la ripara projekto estas post dekoj da demonstradoj de 16 relikvaj fakuloj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040