Laŭ komandejo de la sichuan-a militkomanda regiono por kontraŭtertrema savado, nigra kesteto de la kraŝinta helikoptero estas trovita. Ĝis la 20-a horo kaj 30 minutoj de la 11-a de junio, 18 mortintoj en la kraŝo, inkluzive de 5 deĵorantoj de la helikoptero, estis identigataj.
La 31-an de majo tiu ĉi helikoptero flugis por la kontraŭtertrema savado. Tiutage je 56 minutoj post la 14-a horo la helikoptero kraŝis proksime al la urbeto Yingxiu de la gubernio Beichuan pro malalta densa nubo kaj forta aerfluo. |