Laŭ publikigo de Novaĵ-Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro, rajtigita de ĝenerala komandejo pri kontraŭtertrema kaj savada laboroj, ĝis la 12-a horo de 14-a de junio, sume 69 170 homoj mortis en la tertremo en Wenchuan, gubernio de Suchuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, pli ol 370 mil homoj vundiĝis, 17 428 homoj malaperis.
Laŭ raporto de la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, ĝis la 12-a horo de la 14-a de junio, la tuta lando sume ricevis enlandajn kaj fremdlandajn monkontribuon kaj materialojn je pli ol 45,5 miliardoj da juanoj, jam asignis al plagitaj lokoj pli ol 14 miliardojn da juanoj.
Laŭ raporto de la ĉina Ministerio pri Financo, ĝis la 12-a horo de la 14-a de junio, diversnivelaj registaroj sume investis kontraŭtertreman kaj prisavan kapitalon je pli ol 53,7 miliardoj da juanoj. |