china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina diversnivelaj registaroj investis kontraŭtertreman kaj prisavan kapitalon je pli ol 53,7 miliardoj da juanoj
(GMT+08:00) 2008-06-15 17:37:40
Laŭ publikigo de Novaĵ-Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro, rajtigita de ĝenerala komandejo pri kontraŭtertrema kaj savada laboroj, ĝis la 12-a horo de la 15-a de junio, diversnivelaj registaroj sume investis kontraŭtertreman kaj prisavan kapitalon je pli ol 53,7 miliardoj da juanoj. La tuta lando sume ricevis enlandajn kaj fremdlandajn monkontribuon kaj materialojn je pli ol 45,6 miliardoj da juanoj, jam asignis al plagitaj lokoj pli ol 14,1 miliardojn da juanoj.

Ĝis la 12-a horo de la 15-a de junio, ne ŝanĝiĝis la nombro de viktimoj, ankoraŭ estas 69 170, 17 427 homoj perdiĝis. Ankoraŭ pli ol 14 000 homoj ricevas kuracadon en hospitaloj pro la tertremo.

Cetere, ĝis la 14-a de junio, 80% de pli ol 5 600 entrerpenoj, kiuj haltigis produktadon pro la tertremo kaj kies ĉefnegoca jarenspezo superis 5 milionojn da juanoj, rekomencis produktadon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040