Lastatempe koncernaj specialistoj de la mediprotekta administracio de la provinco Sichuan plenumis la raporton pri ĉiuflanka analizo de la medikvalito en lokoj trafitaj de tertremo. Ili opiniis, ke influo de la tertremo al la medikvalito ne estas tre evidenta.
Ĝis la 16-a de tiu ĉi monato urĝa specialista grupo de la provinca mediprotekta administracio pri medimonitorado akiris pli ol 200 milojn da donitaĵoj el la monitorado. Analizinte la donitaĵojn, ili opiniis, ke la akva kvalito ĉe la fontoj de trinkakvo estas stabila, la tertremo kaŭzis neniun gravan influon al la kvalito de aero kaj trinkakvo kaj la akva kvalito ĉe la fontoj estas konforma al koncernaj ŝtataj normoj. |