La 17-an de junio, He Guoqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝenerala sekretario de Disciplin-kontrola Komitato de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, reemfazis, ke oni devas praktike fortigi kontrolon kaj administron al kapitaloj kaj materialoj kontraŭkatastrofaj kaj porsavaj kaj garantii, ke la kapitaloj kaj materialoj vere estu uzataj por plagitaj lokoj kaj suferantoj.
Tiutage, He Guoqiang prezidis konvenon de Konstanta Komitato de Disciplin-kontrola Komitato por pli fortigi kontrolon kaj administron al kapitaloj kaj materialoj kontraŭkatastrofaj kaj porsavaj.
He Guoqiang montris, ke la kvanto de la kapitaloj kaj materialoj kontraŭkatastrofaj kaj porsavaj estas granda, kaj la administrado kaj uzo de ili estas speciale atentata. Oni devas aktive publikigi la fonton, kvanton, specon, kaj aliron de la kapitaloj kaj materialoj kontraŭkatastrofaj kaj porsavaj laŭ la principo – publike kaj klare. |