Laŭ publikigo de Novaĵ-Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro, rajtigita de ĝenerala komandejo pri kontraŭtertrema kaj savada laboroj, ĝis la 12-a horo de la 18-a de junio, pro la tertremo en Wenchuan, 69 176 homoj mortis kaj 17 415 perdiĝis.
Ĝis la 12-a horo de la 18-a de junio, diversnivelaj registaroj investis kontraŭkatastrofan kaj prisavan kapitalon je 54,222 miliardoj da juanoj. La tuta lando sume ricevis enlandajn kaj fremdlandajn monkontribuon kaj materialojn je pli ol 45,9 miliardoj da juanoj, jam asignis al plagitaj lokoj pli ol 15,3 miliardojn da juanoj. |