La ĉina registaro jam taskis 19 provincojn kaj urbojn, kiaj Pekino, Ŝanhajo, Guangdong kaj Jiangsu, ke ili orientite helpu la tertreme plagitajn lokojn de la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan en ilia post-tertrema rekonstruado dum tri jaroj.
La 18-an de junio, la ĉina registara reto publikigis la koncernan projekton de la ĉina Ŝtata Konsilantaro. Laŭ la principo: "unu provinco helpu unu serioze plagitan gubernion", la centra registaro faros la unuecan aranĝon kaj organizos provincojn kaj urbojn de la orienta kaj meza landpartoj fari helpadon al la tertreme plagitaj lokoj.
|