En- kaj ekster-landaj kontribuaĵoj superas 46,5 miliardojn da juanoj |
|
(GMT+08:00) 2008-06-20 17:43:39 |
Laŭ informo el la ĝenerala komandejo de kontraŭtertrema savado sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, ĝis la 12-a horo de la 20-a de junio, Ĉinio jam ricevis en- kaj ekster-landajn kontribuaĵojn je 46,58 miliardoj da juanoj, kaj asignis kontribuaĵojn je 15,609 miliardoj da juanoj al la tertreme plagitaj lokoj.
Ĝis la 12-a horo de la 20-a de junio, la nombro de viktimoj en la fortega tertremo okazinta en Sichuan atingis 69 180 homojn kaj la nombro de perdiĝintoj 17 398 homojn.
|