En la lastaj jaroj, kun senĉesa plialtiĝo de enspezo kaj riĉiĝo de kultura vivo, la vivkvalito de kamparanoj kaj paŝtistoj de Tibeto pli kaj pli altiĝas.
Laŭ statistiko de Tibeta Aŭtonoma Regiono, en la jaro 2007, averaĝa enspezo de kamparanoj kaj paŝtistoj de Tibeto plialtiĝis je 15% kompare kun la antaŭlasta jaro kaj altiĝa amplekso de averaĝa neta enspezo superis tiun de la tuta lando je 7%. |