china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fremdlandaj politikaj gravuloj alte taksas Pekinajn Olimpikojn
(GMT+08:00) 2008-08-30 16:12:17

Lastatempe politikaj gravuloj de iuj landoj esprimis laŭdon al Ĉinio pro la sukcesa okazigo de la Pekinaj Olimpikoj.

La 29-an de aŭgusto, akceptante intervjuon de raportisto, Ali Sow, direktoro de la senegalia esplorcentro pri disvolva politiko, diris, ke sukcesa okazigo de la Pekinaj Olimpikoj estas ne nur la fiero de la ĉina popolo, sed ankaŭ la venko de pacamaj popoloj de la tuta mondo.

Ali Sow diris, ke en Pekino, pintklasaj konkursejoj kaj instalaĵoj, neriproĉebla organizado, allogaj konkursoj, elstara prezentado de sportistoj, zorgema servado de volontuloj, afablaj kaj grandanimaj spektantoj, belega aspekto de la urbo kaj mensa fizionomio de la fiera kaj memfida ĉina popolo donis neforgeseblan impreson al diversaj popoloj de la mondo; la olimpikoj estas kvazaŭ fenestro montranta grandan sukceson de Ĉinio el scienctekniko, ekonomio, socio, kulturo, sporto kaj aliaj kampoj.

En la sama tago, akceptante intervjuon, franca parlemantano Bernard Debre diris, ke la Pekinaj Olimpikoj pluapaŝe konigis Ĉinion al la mondo, kaj Ĉinio montris potencan sportkapablon per mirindaj ceremonioj de la inaŭguro kaj fermo kaj la elstara organizado, kaj donis al la mondo belan impreson.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040