La 9-an de septembro kadre de la Pekinaj Paralimpikoj okazos 61 finaloj. En la atletika konkurso sportistoj konkuros por 20 oraj medaloj. Aliaj finaloj okazos kadre de la konkursoj de pafado, halterlevado, ĵudo, ĉevalrajdarto, biciklado kaj bocio-ludo.
Ĝis nun Usono, Britio kaj Ĉinio okupas la antaŭajn tri lokojn laŭ la nombro de gajnitaj ormedaloj. |