Vespere de la 8-a de septembro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao iris al Nacia Naĝa Centro "Akva Kubo" por spekti naĝkonkurson de Paralimpikoj.
Spektante konkursojn, Wen Jiabao ĉiam afable ridetis. En tiu tago, ĉinaj sportistoj gajnis unu oran medalon, kvar arĝentajn kaj tri kuprajn. En la Akva Kubo naskiĝis sume 18 ormedaloj, inter kiuj Usono gajnis tri, Britio, Ukrajnio, Sud-Afriko kaj Brazilo respektive gajnis du. |