china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto) Fermiĝis senprecedencaj Pekinaj Paralimpikoj
(GMT+08:00) 2008-09-17 21:48:14

Vespere de la 17-a de septembro, fermiĝis senprecedencaj Pekinaj Paralimpikoj. Prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato Philip Craven aprobis, ke ĉi-fojaj Paralimpikoj estas plej grandaj en la historio. Li apelaciis, ke ĉiuj sportistoj, trejnistoj kaj oficistoj portu la apartan spiriton de la Paralimpikoj al diversaj lokoj en la mondo por kuraĝigi, ke plimultaj homoj partoprenu en sportado, amikiĝu kun aliaj homoj kaj bruligu korfajron.

Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj pli ol 20 eksterlandaj gvidantoj ĉeestis al la fermo.

La oficiala cifero montras, ke delegacioj venintaj el 147 landoj kaj regionoj ĉeestis al la Paralimpikoj. Preskaŭ 1,1 milionoj da spektantoj rigardis la konkursojn.

Ĉinio, Britio, Usono respektive okupas la 1-an, 2-an kaj 3-an lokojn laŭ la nombro de ormedaloj. La vico estas sama al la lastaj Paralimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040