Somera Forumo de Davos unuafoje starigos diskuttemon por ĉinaj kaj fremdlandaj urbestroj, kaj pli ol 40 estroj de ĉinaj kaj fremdlandaj famaj urboj faros interŝanĝon kaj diskuton pri urba disvolvo.
Monda Ekonomia Forumo okazigos ĉi-jaran Someran Forumon de Davos de la 27-a ĝis la 28-a de septembro en la ĉina municipo Tianjin, al kiu ĉeestos pli ol 1 500 politikaj gravuloj, gvidantoj de komercaj rondoj, elstaraj junuloj de sciencteknikaj rondoj kaj estroj de famaj urboj el pli ol 90 landoj kaj regionoj. |