china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina registaro publikigis blankan libron "Protektado kaj Disvolviĝo de Tibeta Kulturo"
(GMT+08:00) 2008-09-25 17:07:28

La 25-an de septembro, novaĵ-oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis la blankan libron "Protektado kaj Disvolviĝo de Tibeta Kulturo". Tio estas la 7-a blanka libro pri Tibeto publikigita de la ĉina registaro. La blanka libro, per grandnombro da faktoj kaj donitaĵoj, ĉiuflanke konigas pri lernado kaj uzado de tibeta lingvo kaj protektado de relikvoj kaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj en la pasinta preskaǔ duona jarcento, precipe en la daǔro de la reformado kaj malfermo.

Tibeta nacieco havas longan historion kaj kreis riĉan kaj koloran tibetan kulturon. La tibeta kulturo estas valora trezoro de la tuta ĉina popolo, ankaǔ la ĉina registaro tre atentas protektadon kaj evoluadon de la tibeta kulturo.

Laǔ konigo de la blanka libro, ĝis la jaro 2006, inkluzive de la Potala Palaco, kiu estis enlistigita kiel monda kultura heredaĵo, la ĉina registaro sume establis 329 diversnivelajn protektajn instituciojn en Tibeto kaj taǔge protektas diversajn kulturajn relikvojn kaj heredaĵojn. Ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, la ŝtato investis multe da kapitalo por protekti kaj ripari gravajn tibetajn relikvojn. Pri tio, estro de la relikva buroo de Tibeta Aǔtonoma Regiono Yu Dawa diris:

"Laǔ nia esplorado, estis preskaǔ nenia protektado de relikvoj en la malnova Tibeto. Post paca liberigo de Tibeto, protektado pri relikvoj komencis disvolviĝi."

Pri nemateria kulturo, ekde la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Tibeto aparte organizis esploran institucion pri savado kaj ordigado de popolaj tradiciaj kulturaj heredaĵoj. Nun 120 programoj de Tibeto estis enlistigitaj en regionajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn kaj inter ili 61 estas ŝtataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

Tibeta lingvo estas ligilo de heredado de la tibeta tradicia kulturo kaj estis multe atentata kaj subtenata. Laǔ la blanka libro, por pli bone heredi, uzi kaj evoluigi la tibetan lingvon, la Tibeta Aǔtonoma Regiono publikigis koncernajn regulojn laǔ la konstitucio kaj leĝo de nacieca aǔtonoma regiono. Nun la tibeta eduka sistemo ĉiuflanke praktikas tibeta-ĉinan dulingvan sistemon, ankaǔ registaraj dokumentoj estas dulingvaj. Diversaj tibetaj amaskomunikiloj liveras tibetlingvan raportadon kaj ankaǔ poŝtelefono kaj interreto uzas la tibetan lingvon. Oficisto de tibeta komitato pri tibetlingva laboro Losang Tumai konigis:

"La tabuloj de butikoj, magazenoj kaj institucioj estas skribitaj dulingve aǔ trilingve. Tio estas leĝe garantiata."

Sekve de popularigo de komputilo kaj interreto, pli kaj pli multaj tibetanoj fariĝas retumantoj. Pri tio, registaraj departementoj aparte investis monon por antaǔenpuŝi uzadon de la tibeta lingvo en interreto. Oficisto de tibeta komitato pri tibetlingva laboro Losang Tumai konigis:

"En 2004, la Ministerio pri Informa Industrio investis 33 milionojn da juanoj de renminbi por esplori softvaron de tibeta lingvo. Nun tia softvaro evoluas preskaǔ samnivele kun tiu de la ĉina lingvo. Oni ankaǔ havas tibetlingvan elektronikan registaran oficsistemon."

Koncerna specialisto esprimis, ke longtempe la Dalai-kliko ĉiam disvastigis la aserton pri "detruo de tibeta kulturo" al la okcidenta mondo por gajni simpation kaj subtenon de iuj okcidentanoj. Tamen detalaj donitaĵoj kaj lume klaraj faktoj de la blanka libro pruvas, ke en la pasinta duona jarcento, la tibeta kulturo ne estis ekstermita, sed kontraǔe, estas racie heredata kaj forte protektata kaj multe disvastigata. La tibeta kulturo jam havas novan viglecon en la nova epoko.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040