La 28-an de septembro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis intervidiĝante kun singapura altranga ministro Wu Zuodong ĉeestinta al Davos-Forumo, ke li esperas, ke la du flankoj fortigu kunlaboron por garantii sukceson de la projekto pri ekologia urbo en Tianjin.
Wen Jiabao diris, ke konstrui ekologian urbon en Tianjin estas kreado inter Ĉinio kaj Singapuro por kune respondi al tutgloba klimata ŝanĝiĝo kaj realigi kontinuigeblan disvolviĝon kaj ludas modelan rolon. Ĉinio volontas fortigi kunlaboron kune kun Singapuro en trejnado de talentuloj kaj akceli disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.
Wu Zuodong esprimis, ke Singapuro volontas pluapaŝe fortigi kunlaboron en la kampoj de trejnado kaj edukado kaj antaŭenpuŝi profundan disvolviĝon de amikaj kunlaboroj. |