La 13-an de oktobro, ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi diris en la 7-a Popola Forumo inter Azio kaj Eŭropo, ke la ĉina registaro ĉiam subtenas partoprenadon de ĉinaj popolaj organizoj en la forumo.
Yang Jiechi diris, ke la ĉina registaro subtenas, ke la ĉinaj popolaj organizoj prezentu sian volon kaj utilajn proponojn en la forumo kaj faru konstruivan konstribuon por multigi interkomprenon inter la popoloj de Azio kaj Eŭropo, akceli unuiĝon kaj kunlaboron inter la du flankoj kaj antaŭenpuŝi profundan disvolviĝon de ampleksaj partneraj rilatoj inter Azio kaj Eŭropo. |