china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Koncerna fako de KPĈ kontaktiĝis kun personaj reprezentantoj de Dalai
(GMT+08:00) 2008-11-10 16:55:53

La 10-an de novembro en Pekino, Zhu Weiqun, konstanta vicestro de la Departemento pri Unuecfronto sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, konigis al la gazetaro kontaktiĝon de koncerna fako de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun personaj reprezentantoj de la lamao Dalai. Zhu Weiqun diris, ke en la kontaktiĝo kaj interkonsiliĝo inter la du flankoj ekzistas granda diverĝo, ĉar Dalai ankoraŭ ne volas forlasi la insiston de secesio. Li diris, ke en reunuigo de la patrolando, teritoria integreco kaj la nacia digno kuŝas la plej grandaj interesoj de la ĉina popolo, tial la centra registaro faros neniun koncedon pri tio; reveno de Dalai al la patriota starpunkto estas ĉiam bonvenigata, tamen la pordo por tibeta sendependigo, duona sendependigo aŭ sendependigo en alia formo estis neniam malfermita kaj estos neniel malfermata. Bonvolu aŭskulti detalan raporton!

De la 31-a de oktobro ĝis la 5-a de novembro, Lodi Gyari, Kelsang Gyaltsen kaj aliaj entute 5 personaj reprezentantoj de Dalai vizitis la patrolandon Ĉinio. Koncerna departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio faris kontaktiĝon kaj interkonsiliĝon kun ili. Tio estas la 9-a kontaktiĝo de la jaro 2002 kaj ankaŭ la 3-a kontaktiĝo en tiu ĉi jaro.

La 10-an de novembro en Pekino la novaĵoficejo de la Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon, en kiu Zhu Weiqun, konigis la interkonsiliĝon. Li diris, ke Du Qinglin, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj estro de la Departemento pri Unuecfronto sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis kun personaj reprezentantoj de Dalai kaj prezentis tri opiniojn.

Zhu Weiqun diris: "Unue, en Ĉinio iu ajn organizo aŭ individuo devas preni la konstitucion kiel la kondutregularon; persistado pri gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la socialisma vojo kun la ĉina trajto kaj la aŭtonomeco de naciminoritatoj estas preskribita de la konstitucio, tial iu ajn ago malobservanta la konstitucion kaj neanta la tri persistojn estas neniel permesata; due, ĉiuj aŭtonomaj regionoj estas neniel disapartigeblaj partoj de la Ĉina Popola Respubliko; trie, politiko de la centra registaro pri Dalai estas konsekvenca kaj eksplicita, kaj interkonsiliĝo de la centra registaro kun Dalai estas serioza. La esenco estas, ke se Dalai volas bonigi la rilatojn kun la centra registaro, li devas fari radikan introspekton pri siaj politika porpledo kaj konduto kaj korekti sian faron.

Zhu Weiqun diris, ke dum la intervidiĝo estis granda diverĝo rilate al starpunkto, precipe pro tio, ke la reprezentantoj prezentis al la centra registaro Memornoton por Vera Aŭtonomeco de la Tibeta Loĝantaro, en kiu estas porpledoj pri tibeta sendependigo.

La memornoto diras, ke la tibeta rifuĝinta registaro estas la reprezentanto de tibetaj interesoj kaj tibetanoj. Pri tio Zhu Weiqun montris, ke la tibetan loĝantaron reprezentas la ĉina centra registaro kaj registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, gvidata de la centra registaro; la tiel nomata tibeta rifuĝinta registaro estas nur la produktaĵo de iuj separatistoj, kiuj rifuĝis eksterlanden post malsukceso de la ribelo en la jaro 1959, kaj ĝia ekzisto estas kontraŭleĝa.

Zhu Weiqun diris: "Ni povas akcepti nur la interkonsiliĝon kun Lodi Gyari kaj aliaj personaj reprezentantoj de Dalai, kaj la interkonsiliĝo povas tuŝi nur tion, ke Dalai radike forlasu la konduton pri secesio por ricevi pardonon de la ĉina popolo kaj solvi la problemon pri sia estonteco. Ni neniel povas diskuti kun ili pri tibeta problemo."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040