china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Gvidantoj de AU kaj Etiopio intervidiĝis kun Wu Bangguo
(GMT+08:00) 2008-11-11 11:18:16

La 10-an de novembro laŭ la loka tempo, prezidanto de Komitato de Afrika Unio Jean Ping kaj prezidento de Etiopio Girma Wolde Giorgis respektive intervidiĝis kun prezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso Wu Bangguo, vizitanta en Afriko. Post la fino de la vizito al Etiopio, tiuvespere Wu Bangguo iris al Madagaskaro kaj daŭrigis sian viziton.

Tiutage Jean Ping intervidiĝis kun Wu Bangguo en Addis Abeba, la ĉefstabejo de Afrika Unio. Wu Bangguo diris, ke la sukcesa okazigo de la Pekina Pintkunveno de la Ĉin-afrika Kunlabora Forumo en 2006 malfermis novan ĉapitron de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko. Ĉinio volontas teni fortecon helpi Afrikon, plifortigi praktikan kunlaboradon en diversaj kampoj, akceli sanan kaj stabilan disvolvon de ĉin-afrika strategia partnera rilato. Jean Ping esprimis, ke vastaj afrikaj landoj kaj la Komitato de Afrika Unio por ĉiam sekvos la politikon pri unu Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040