La 27-an de novembro en Pekino, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Qin Gang esprimis, ke Ĉinio volas klopodi kune kun Eŭropo por pluapaŝe protekti kaj akceli sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj.
Samtage, Qin Gang esprimis, ke okaziga tempo de la 11-a intervidiĝo inter ĉinaj kaj eŭropaj gvidantoj dependas de tio, kiam deĵoranta prezidanta lando de EU Francio prenos praktikemajn rimedojn por krei necesajn kaj bonajn meidon kaj kondiĉojn por la intervidiĝo. |