china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio neniam ŝanĝos decidon kaj memfidon disvolvi rilatojn kun EU
(GMT+08:00) 2008-12-05 16:33:58

Vespere de la 4-a de decembro en Bruselo, Song Zhe, estro de la diplomatia misio, sendita de Ĉinio al Eŭropa Unio, diris, ke Ĉinio neniam ŝanĝos la decidon kaj memfidon disvolvi la rilatojn kun Eŭropa Unio.

En la eŭropa-ĉina jarkunveno de akademia reto Song Zhe faris parolon. Li diris, ke Ĉinio alte atentas disvolvon de la rilatoj kun Eŭropa Unio kaj alte taksas fruktojn de disvolviĝo de la interrilatoj; Ĉinio volas kun Eŭropa Unio profundigi interfidon kaj kunlaboron surbaze de reciproka respekto, egalrajteco kaj reciproka utilo, kaj kune klopodi por venki financan kaj ekonomian malfacilojn, alfrontatajn de la mondo, respondi al defio el la tutmondiĝo kaj antaŭenpuŝi longtempan sanan kaj stabilan disvolviĝon de la interrilatoj.

Li montris, ke inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio ekzistas granda komuna kono kaj komunaj interesoj, kaj la interrilatoj jam superas la duflankan amplekson kaj havas pli kaj pli gravan tutmondan strategian signifon; inter la du flankoj ekzistas nemalmultaj diferencoj kaj diverĝoj, kiuj rezultis el malsamaj historiaj fonoj, kulturaj tradicioj kaj periodoj de la ekonomia kaj socia disvolviĝo. Li opinias, ke la du flankoj devas trakti kaj koni unu la alian per pli objektiva kaj vasta vido kaj pli tolerema kaj trankvila sinteno kaj respekti unu la alian precipe pri problemoj koncernaj al kernaj interesoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040