La 8-an de decembro, proparolanto de la franca Ministerio pri Eksteraj Aferoj Eric Chevalier esprimis esperon de Francio teni la dialogajn kaj strategiajn partnerajn rilatojn kun Ĉinio.
En gazetara konferenco okazinta en la sama tago, li diris, ke antaŭ nelonge la franca flanko jam intervidiĝis kun ĉina ambasadoro en Francio kaj reasertis, ke Francio esperas daŭre teni la dialogajn kaj strategiajn partnerajn rilatojn inter Francio kaj Ĉinio kaj inter Eŭropo kaj Ĉinio laŭ la spirito de reciprokaj fido kaj respekto. |