china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina delegacio konigis kontaktadon kun Dalai-lamao al usonaj diversaj rondoj
(GMT+08:00) 2008-12-10 14:51:04
La 9-an de decembro en la ĉina ambasadorejo en Usono, ĉina delegacio okazigis gazetaran konferencon, kaj konigis al usonaj diversaj rondoj pri la vera stato de Tibeto, precipe pri kontaktado inter la ĉina centra registaro kaj privataj reprezentantoj de Dalai-lamao en la komenco de novembro ĉijare. S-ro Si Ta, vicestro de la Unuec-fronta Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke ĉiam malferma estas la kontakta pordo, sed neniam malferma estas la pordo de "sendependigo de Tibeto", "duon-sendependigo" kaj "ali-forma sendependigo". Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton el Usono.

Laŭ konigo fare de s-ro Si Ta, de la jaro 2002, la ĉina centra registaro jam 9-foje faris kontaktojn kun privataj reprezentantoj de Dalai-lamao, kaj ĉijare de majo ĝis nun jam 3 fojojn. En novembro, privataj reprezentantoj de Dalai-lamao postulis determini ĉiujn lokojn, kie loĝas ĉinaj tibetaj civitanoj, kiel unuecan aŭtonoman regionon, kiu posedos la sendependan leĝdonan rajton ktp. Tiuj postuloj ne konformas al la historio de Tibeto, nek al la aktuala stato de Tibeto, kaj malobservas bazajn interesojn de la ĉina popolo, inkluzive de tibetaj popolanoj. S-ro Si Ta diris:

"Historie neniam aperis tia stato determini la tibetane loĝatajn lokojn en unu administran distrikton. Nuntempe en Tibeto kaj aliaj lokoj jam fondiĝis la aŭtonomia sistemo de naciminoritata regiono, kaj tiu sistemo garantias kaj la ŝtatan unuecon kaj la rajton de lokaj naciminoritatoj por sendepende administri la internajn aferojn de la propra regiono kaj propra naciminoritato. Sed la postuloj elmetitaj de Dalai-lamao tute malobservas koncernan enhavon difinitan de la ĉina konstitucio kaj ankaŭ la ĉinan "Leĝon pri Aŭtonomio de Naciminoritataj Regionoj", kaj fakte li intencas nei la nun praktikatan aŭtonomian sistemon de naciminoritataj regionoj. Liaj postuloj esence estas politikaj proponoj de ali-forma sendependigo."

S-ro Si Ta diris ankaŭ, ke la politikoj pri Dalai-lamao efektivigataj de la centra registaro estas konsekvencaj kaj eksplicitaj. De la jaro 1980, la centra registaro multfoje intervidiĝis kun reprezentantoj de Dalai-lamao, kaj foje refoje reasertis tiujn politikojn. S-ro Si Ta diris, ke ĝuste tiam la centra registaro jam klare proklamis, ke la kontakto kaj interkonsiliĝo inter ni kaj privataj reprezentantoj de Dalai-lamao temas pri la persona estonteco de Dalai-lamao, sed ne pri politika sistemo de Tibeto, nek pri socia sistemo de Tibeto, ĉar tiuj problemoj jam estis solvitaj en la historia evoluado.

S-ro Si Ta diris, ke ĉar Dalai-lamao ne volas forlasi la ideon pri "sendependigo de Tibeto", sed daŭrigas sian secesian agadon en- kaj ekster-lande, sekve la kontaktado inter la centra registaro kaj liaj reprezentantoj estas senfrukta. Pri la estonta kontaktado, s-ro Si Ta diris:

"Ĉe ni la pordo de kontakto kaj interkonsiliĝo kun Dalai-lamao ĉiam estas malferma. Ni esperas, ke Dalai-lamao agnosku la historion, alfrontu la realon, sekvu la epokan evoluadon, kaj faru la elekton utilan al la ŝtato, popolo kaj si mem. Ni estas sufiĉe paciencaj, sed ni malpermesas sendependigon, duon-sendependigon kaj ali-forman sendependigon de Tibeto.

S-ro Luorong Zhandui, esploristo el la ĉina Tibetologia Instituto, longtempe sin okupas je enketado kaj esplorado en Tibeto, kaj opinias, ke fakte la tibetaj popolanoj ne interesiĝas pri "sendependigo" kaj "aŭtonomeco" distrumpetataj de Dalai-lamao.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040