china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Normala fenomeno estas reduktiĝo de fremdvaluta rezervo de Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-12-25 14:59:52

Antaŭ nelonge, oficisto de ĉina Ŝtata Administracio pri Fremdvaluta Interŝanĝo, diris, ke oktobre de 2008 saldo de fremdvaluta rezervo de Ĉinio la unuan fojon reduktiĝis post kreskado en sinsekvaj 57 monatoj. Analizistoj opinias, ke la reduktiĝo eble estas kaŭzita de eltiriĝo de eksteraj kapitaloj kaj devaluto de renminbi. Sed ioma reduktiĝo de fremdvaluta rezervo estas normala fenomeno. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton!

De decembro de 2003, saldo de fremdvaluta rezervo de Ĉinio ĉiam rapide kreskis kaj nuntempe okupas la monde unuan. Laŭ statistiko de ĉina centra banko, fine de septembro, 2008, saldo de ĉina fremdvaluta rezervo superis 1 900 miliardojn da usonaj dolaroj. Oficisto de ĉina Ŝtata Administracio pri Fremdvaluta Interŝanĝo, diris, ke fremdvaluta rezervo komencis reduktiĝi en oktobro.

S-ro Zhang Yongjun, oficisto de la ĉina Ŝtata Informada Centro, diris, ke lastatempe fortiĝo de usonaj dolaroj kaj prognozo de devaluto de renminbi estas gravaj kialoj de reduktiĝo de fremdvaluta rezervo de Ĉinio.

Li ne ekskludis, ke ankaŭ eltiro de iuj eksteraj kapitaloj el Ĉinio kaŭzis reduktiĝon de ĉina fremdvaluta rezervo. Ankaŭ s-ro Liu Dongliang, fremdvaluta analizisto de Ĉina Komerca Banko, tenas la saman opinion. Li montris, ke iuj eksteraj kapitaloj sin eltiras el Ĉinio pro kuntiriĝo de tutmonda flueco kaŭzita de la nuntempa financa krizo.

"Septembre mono enflus en Ĉinion, sed oktobre elflus el Ĉinio. Multaj organizoj eble eltiras kapitalon el Ĉinio por savi "parencajn kompaniojn" pro la nuntempa internacia financa krizo. Cetere, estas ne ekskludite, ke iuj ĉinaj kapitaloj elfluas pere de aliaj kanaloj. Laŭ la monda skalo, nuntempe kapitaloj, kompreneble inkluzive de ĉinaj kapitaloj, enfluas ĉefe en ŝtatŝuldan merkaton de Usono."

Laŭ aŭtoritata statistiko, eksteraj kapitaloj elfluas ne nur el Ĉinio, sed ankaŭ el aliaj aziaj prosperiĝantaj merkatoj kiaj Hindio, Pakistano kaj Korea Respubliko.

Sed nuntempa elfluo de eksteraj kapitaloj signifas nek orientadan renverson de kapitala fluo nek radikalan ŝanĝiĝon de fido de internaciaj kapitaloj al la ĉina ekonomio. S-ro Zhang Yongjun, oficisto de ĉina Ŝtata Informada Centro, opinias, ke la ĉina ekonomio estas ankoraŭ alloga kaj mallongtempa kapitala elfluo estas normala.

"Ioma reduktiĝo de fremdvaluta rezervo estas normala por Ĉinio. En la pasinta tempo, granda sumo da eksteraj kapitaloj enfluis en Ĉinion pro plivaloriĝo de renminbi. Tiutempe ni maltrankviliĝis pri tro rapida multiĝo de fremdvaluta rezervo kaj plua plivaloriĝo de renminbi. Fakte ni esperas, ke fremdvaluta rezervo ne tiel rapide multiĝos kiel antaŭe sed tenos stabilecon."

Li diris ankaŭ, ke elfluo de eksteraj kapitaloj ĝenas kapitalan merkaton kaj dombienan merkaton de Ĉinio en mallonga tempo, sed laŭ la nuntempa stato, tia ĝeno ne tute montriĝas pro ne multa elfluo.

Analizistoj opinias, ke nuntempe Ĉinio ankoraŭ plenumas kapitalan regadon, tial ekzistas granda baro por grandsuma elfluo de eksteraj kapitaloj, ĉu teknike ĉu manovre. Krome, sekve de laŭpaŝa stabileco de internacia financa merkato, malstreĉiĝos kapitala elfluo el Ĉinio.

Karaj aŭskultantoj, ni finu raporton titolitan "Normala fenomeno estas reduktiĝo de fremdvaluta rezervo de Ĉinio". Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040