china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Novjara mesaĝo de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao
(GMT+08:00) 2008-12-31 21:26:04

 Sinjorinoj, sinjoroj, kamaradoj, amikoj:

Baldaŭ sonos la novjara sonorilo kaj alvenos la jaro 2009. En ĉi tiu bela momento, plena de esperoj, mi tre ĝojas adresi, pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Centra Televid-stacio, novjaran bondeziron al la tutlanda popolo de ĉiuj naciecoj, al samlandanoj en Hongkong-a Speciala Administra Regiono, Aomen-a Speciala Administra Regiono kaj Taiwan, al transmaraj ĉindevenuloj kaj ĉinaj elmigrintoj kaj al diversalandaj amikoj tra la tuta mondo!

2008 estas neordinara jaro por la ĉina popolo. Ĉinaj popolanoj de ĉiuj naciecoj unuanime klopodis kaj sukcese venkis en neĝkatastrofo en la suda landparto kaj fortega tertremo en Wenchuan de la provinco Sichuan; sukcese okazigis la Pekinajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn; sukcese plenumis flugadon de kunhoma kosmoŝipo Shenzhou n.7 kaj sukcese okazigis la 7-an Azi-Eŭropan Pintan Konferencon. La sinteza ŝtata forto de Ĉinio pluapaŝe grandiĝis kaj la popola vivo pliboniĝis. La ĉina popolo plifortigis interfluojn kaj kunlaborojn kun diversalandaj popoloj, kune frontis al seriozaj defioj, kia la internacia financa krizo, kaj faris kontribuon por protekti la mondan pacon kaj akceli komunan disvolviĝon.

En 2008 la ĉina popolo solene celebris la 30-jariĝon de la reformado kaj malfermo kaj faris aranĝon pri kontinua antaŭenpuŝo de la reformado kaj malfermo surbaze de resumo de spertoj. Ĉi tie en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo, mi esprimas sinceran dankon al diverslandaj popolanoj pro ilia granda subteno kaj sincera helpo en la kuranta jaro.

2009 estas jaro kun granda signifo por la ĉina popolo. Antaŭ 60 jaroj, fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko malfermis novan paĝon por la ĉina nacio. Ni alte tenos plu, kun firmeco kaj neŝancelebleco, la grandan standardon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, profunde efektivigos kaj praktikos sciencan disvolvan koncepton, akcelos ekonomian ekvilibran kaj rapidan evoluon kaj persistos en la reformado kaj malfermo. Ni plifortigos socian konstruadon kun plibonigo de la popola vivo kiel ĉefaĵo kaj akcelos ekonomian kaj socian bonan kaj rapidan disvolviĝon. Ni persistos en la orientiloj pri "unu lando kun du socisistemoj", "hongkong-ana administrado de Hongkong", "aomen-ana administrado de Aomen" kaj alta aŭtonomeco kaj protektos, kune kun la vastaj amasoj de hongkong-aj kaj aomen-aj samlandanoj, la longedaŭrajn prosperon kaj stabilecon de Hongkong kaj Aomen. Ni persistos en la fundamenta orientilo pri "paca reunuigo kaj unu lando kun du socisistemoj", firme tenos la ĉeftemon pri paco kaj evoluo de la dubordaj rilatoj, ĉiam senŝanceliĝe strebos por feliĉo de ambaŭbordaj popolanoj kaj paco en Taiwan-markola regiono kaj firme defendos la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon.

En la nuna tempo, la mondo estas en reformado kaj reguligado, tamen ĝenerale stabilas la internacia situacio, sed, samtempe, la internacia financa krizo rapide cirkulas kaj pli malrapidas kreskado de la monda ekonomio, tial la homaro vizaĝas ankoraŭ al multe da malfaciloj kaj defioj. Estas ja komuna deziro de diversalandaj popoloj plifortigi internacian kunlaboron, kune trakti ĉiajn defiojn, protekti stabilecon de la internacia situacio kaj akceli komunan evoluon de diversaj landoj. Profite de tiu ĉi okazo, mi volontas reaserti, ke Ĉinio senŝanceliĝe iros sur la vojo de paca disvolvo, ĉiam senhezite praktikos malferman strategion pri reciproka utilo kaj kuna gajno, klopodos plu por disvolvi interfluon kaj kunlaboron kun diversaj landoj, aktive aliĝos al klopodo de la internacia socio por trakti la financan krizon, sin dediĉos al akcelo de kreskado de la monda ekonomio kaj progreso de civilizacio de la homaro. Ni ankaŭ kune kun diversaj landoj de la mondo antaŭenpuŝos konstruadon de la mondo paca, kune prospera kaj harmonia.

En tiu ĉi momento ni tiom pli profunde zorgas homojn en la mondo, kiuj ankoraŭ suferas de milito, malriĉo, malsano kaj katastrofo. La ĉina popolo elkore simpatias al ili pro ilia mizero kaj volas helpi ilin laŭ sia eblo, ke ili frue liberiĝu el la malfeliĉo. Ni sincere esperas, ke ĉiuj landoj reciproke subtenos kaj helpos por kune akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo kaj ĉiulandaj popoloj povos vivi pace kaj libere.

Fine, en Pekino, mi deziras al vi feliĉon kaj sanon en la nova jaro!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040