china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wen Jiabao faros oficialan viziton al 4 eŭropaj landoj
(GMT+08:00) 2009-01-20 17:36:35

La 20-an de januaro, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Jiang Yu deklaris en gazetara konferenco, ke ĉina ĉefministro Wen Jiabao faros oficialan viziton al Svislando, Germanio, Hispanio, Britio kaj ĉefstabejo de EU de la 27-a de januaro ĝis la 2-a de februaro. Li ankaŭ ĉeestos al jarkunveno de Monda Ekonomika Forumo en 2009 okazonta en Davos.

Jiang Yu esprimis, ke Ĉinio esperas, ke ĉi-foja vizito povos akceli fidon de la internacia socio, kolekti komunajn opiniojn, kune kunlabori kaj respondi al nuna internacia financa krizo. Ĉinio esperas kune kun la 4 eŭropaj landoj kaj EU fortigi strategiajn komunajn opiniojn, profundigi duflankajn efikajn kunlaborojn kaj pluapaŝe antaŭenpuŝi profundan disvolviĝon de plenampleksaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj EU.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040