La 21-an de januaro en Ĝenevo, Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, esprimis, ke la okazonta Davos-a Jarkunveno havas "gravegan signifon", kaj la okazo fariĝos unu el la plej gravaj eventoj de la organizo en ĝiaj preskaŭ 30 jaroj.
La jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo 2009 okazos de la 28-a de januaro ĝis la 1-a de februaro en la fama ski-loko Davos, Svisio. En la 5-taga kunveno ĉeestontoj faros diskuton pri "restrukturado de la mondo en la postkriza epoko". |