La 23-an de januaro, ĉinaj ambasadorejoj en iuj landoj de Afriko kaj Ameriko okazigis akceptojn por celebri baldaŭ okazontan Printempan Feston.
Vespere de tiu tago ĉina ambasadoro en Maroko Gong Yuanxing okazigis akcepton. Preskaŭ 300 ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj, ĉinaj studentoj kaj delegitoj de ĉinkapitalaj institucioj ĉeestis al la akcepto.
Ankaŭ ĉinaj ambasadoroj en Arĝentino, Brazilo kaj aliaj landoj okazigis akceptojn kaj diversajn aktivadojn por celebri ĉinan tradician feston Printempan Feston.
|