china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Hu Jintao bonvenigis Feston kun Jinggangshan-anoj
(GMT+08:00) 2009-01-26 16:10:23

Antaŭ la alveno de la Printempa Festo Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata prezidanto, veturis al la urbo Jinggangshan, sankta revolucia bazo de Ĉinio en la provinco Jiangxi, kaj vizitis lokajn popolanojn, renkonte al la Festo.

En kunsido de veteranaj ruĝarmeanoj Hu Jintao amzorge demandis pri ilia vivstato. Li esprimis, ke la tutlanda popolo klopodas por teni stabilan kaj relative rapidan disvolviĝon de Ĉinio en ekonomio kaj socio kaj akceli la procezon de ĉiuflanka konstruado de bonhaveca socio. La ĉina popolo certe turnos premon en movforton, rekte alfrontos malfacilojn kaj klopode puŝos antaŭen la socialisman aferon kun ĉinaj trajtoj.

Hu Jintao vizitis ankaŭ lokan supermarkton por ĉeloke informiĝi pri dumfesta merkato. Li admonis al koncernaj laborantoj abundigi specojn de varoj, stabiligi prezojn kaj fari, ke la popolamasoj povu aĉeti kontentigajn objektojn. Cetere, li detale demandis pri elektra liverado por la festo kaj postulis garantii la elektran provizadon por ke popolanoj povu pasigi feliĉan, ĝojigan kaj pacan Printempan Feston.

La alvenon de Hu Jintao varme bonvenigis lokaj popolanoj.

Hu Jintao diris, ke Jinggangshan estas lulilo de la ĉina revolucio. Tieaj popolanoj jam faris gigantan kontribuon al la venko de la ĉina revolucio. La partio kaj registaro tre zorgas la revoluciajn bazojn kaj tieajn popolanojn kaj fortigos plu subtenadon al tiea konstruado, por ke lokaj popolanoj havu ankoraŭ pli belan vivon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040