Ĉe la alveno de la Printempa Festo, okazis kaj okazas diversaj celebraj aktivadoj en diversaj landoj, meze de ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj.
Vespere de la 25-a, Indonezi-ĉina Amikeca Asocio de Indonezio okazigis voĉkoncerton en Ĝakarto. Ĝoje kolektiĝis lokaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj kaj ĉinaj laborantoj, por kune celebri la Printempan Feston.
Samtage argentinaj ĉin-elmigrintoj kaj ĉin-devenuloj aranĝis Printempafestan Foiron en Ĉina Strato de la argentina ĉefurbo Buenos-Ajreso, bonvenige al la tradicia Printempa Festo de Ĉinio. Ĉina ambasadoro Zeng Gang diris, ke ĉi-jare estos la 60-a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko kaj la paca leviĝo kaj daŭra disvolviĝo de Ĉinio feliĉigos ĉiujn transmarajn ĉinojn kaj ĉin-devenulojn kaj akcelos konstruadon de longedaŭre paca, komune prospera harmonia mondo.
Similaj aktivadoj okazis ankaŭ en Usono, Svedujo, Kotedivoiro, Tanzanio kaj aliaj landoj, meze de ĉinaj elmigrintoj, ĉin-devenuloj kaj ĉinaj studentoj kaj esploristoj. |