La 27-an de januaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao forlasis Pekinon kaj komencis viziton al Eŭropo. En la estontaj sep tagoj, Wen Jiabao faros viziton al Svislando, Germanio, Hispanio, Britio kaj ĉefstabejo de EU kaj ĉeestos al jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo 2009. Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj titolis la viziton "Vojaĝo de Konfido".
Dum la vizito, Wen Jiabao interparolos respektive kun registaraj ĉefoj de la menciitaj kvar landoj kaj intervidiĝos kun Jose Manuel Barroso, prezidanto de komitato de EU kaj Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo; la ĉina flanko subskribos kun tiuj kvar landoj kaj EU serion da gravaj dokumentoj pri kunlaboro, kies enhavo tuŝas kampojn de ekonomio, komerco, investo, energio, scienctekniko, kulturo kaj eduko kaj espereble publikigos komunan dokumenton pri plifortigo de financa kaj ekonomia kunlaboro.
Ĉifoja vizito de Wen Jiabao estas la unua vizito de ĉinaj gvidantoj en 2009. |