Karaj aŭskultantoj, diversalokaj popolanoj de Ĉinio varme celebras la Printempan Feston per abundaj aktivadoj.
Je la 7-a kaj 28 minutoj de la 1-a tago de la nova jaro laŭ la luna kalendaro, solene leviĝis la ruĝa kvinstela flago sur Tian'anmen-placo de Pekino. Spite al frostego, miloj da homoj, venintaj el diversaj partoj de la patrolando, respekte rigardis la hisadon.
Templa foiro estas unu el la ĉinaj festokutimoj. Foire prezentiĝis programeroj pri kulturaj heredaĵoj sur centra scenejo antaŭ domego de Changdian en Pekino. Flirtis ruĝaj flagoj, brilis koloraj lanternoj, tentis frandaĵoj kaj vidiĝis diversaĵoj en la kultura printempafesta foiro, okazigata de la okcidenta urbo Xi'an.
Je la 9-a de la sama tago, jam ektondris tamburoj kaj cimbaloj de la naciminoritato Qiang en la tertreme plagita Beichuan de la okcidenta provinco Sichuan kaj vigle dancis diversaaĝaj homoj, vestitaj per kostumo de la nacieco Qiang.
Abundaj aktivadoj okazis ankaŭ en Tibeto, Xinjiang kaj aliaj aŭtonomaj regionoj, municipoj kaj provincoj.
|