china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo 2009 inaǔguriĝis en Davos
(GMT+08:00) 2009-01-28 20:40:38

La 28-an de januaro en Davos, inaǔguriĝis la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo 2009. La 5-taga kunveno faros diskutadon pri la ĉeftemo "Remodlu la Mondon post Krizo", esploros rimedojn por trakti la tutgloban financan krizon kaj ekonomian regreson kaj plani novan situacion de la tutmonda ekonomio post la krizo.

La kreinto kaj plenuma prezidanto de la forumo Klaus Schwab diris en la gazetara konferenco okazigita en la sama tago, ke la nuna krizo alfrontata de la tuta mondo estas ege komplika krizo de diversaj flankoj. La financa krizo kaj ekonomia regreso estas nur parto de ĝi. La mondo alfrontas ankaǔ sistemecan krizon kaj seriozan konfidan krizon.

2 500 gastoj el 96 landoj ĉeestis al la jarkunveno, inkluzive de pli ol 40 registaraj ĉefoj, pli ol 30 respondeculoj de internaciaj organizoj kaj estroj de centraj bankoj kaj financaj ministroj de preskaǔ 40 landoj.

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis al la jarkunveno, gvidante la ĉinan delegacion. Li faros prelegon en la speciala kunveno okazonta samtage.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
wen jiabao
v (foto)Inaŭguriĝis jarkunveno de Monda Ekonomika Forumo de 2009 2009-01-28 16:19:13
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040